Abraham et papa [Esperanto translation]

  2024-09-19 04:18:44

Abraham et papa [Esperanto translation]

Iam Javeo venis tetrinki

Ĉe sia amik’ Abraham’

Li diris al li: «Vi ŝajnas dubi

Mi elprovu al via am’

Se vi fidas min, kaj apogas min

Alivorte, se vi kredas je mi

El via filaĉo (tiu sentaŭgulo)

Oferon vi faros al mi»

Neniam vi farus tion, Paĉjo

Neniam paĉjo farus tion

Oni precizu, ke Abraham’ estis

Tiam centkvardekjarulo

Ke en lia kap’ muŝar’ zumadis

Estus nenies surprizo

Li do frumatene la morgaŭon iris

Antaŭ la kri’ de l’koko

Sekvite de la fil’, sen klariga vorto

Al lok’, kiun Jave’ indikis

Neniam vi farus tion, Paĉjo

Neniam paĉjo farus tion

«Kial la ligno?» diris Isaak’

(De la fil’ estis la nomo)

L’oldul’ ellasas, per tremanta kvak’

«Estas por nia ofero»

«Mojosa novaĵ’, sed kie la viktim’?

Sen ŝafid’, neniu rostaĵo»

Sed kiam super lin la klingo leviĝis

Ne plaĉis al li l’respondo

Neniam vi farus tion, Paĉjo

Neniam paĉjo farus tion

La resto famas: anĝel’ malsupris

Stopi de l’profet’ la brakon

L’afer’ Javeon certe amuzis:

Li faris ĝin duan fojon

Jarcentojn poste, sub alia nom’

Li sendis al la propra ido

Sur kruco krevi – sen anĝelon sendi

Por savi l’povran filon de hom’

Neniam vi farus tion, Paĉjo

Neniam paĉjo farus tion

Neniam vi farus tion, Paĉjo

Neniam paĉjo farus tion!

Sylvain Lelièvre more
  • country:Canada
  • Languages:French
  • Genre:Jazz, Singer-songwriter
  • Official site:
  • Wiki:https://fr.wikipedia.org/wiki/Sylvain_Leli%C3%A8vre
Sylvain Lelièvre Lyrics more
Excellent recommendation
Popular