Addicted to You [Esperanto translation]
Addicted to You [Esperanto translation]
Mi tute ne scias, kiel tio okazis,
Mi ĉesis gardi min,
Ĵuris mi, ke mi neniam plu enamiĝos, sed mi tute malsukcesis
Divenas mi, ke mi devis vidi, kiam tio venis
Ĝi tradis min surprize
Mi ne rigardis, kien mi iris
Mi falis en viajn okulojn
Vi venis en mian frenezan mondon
Kiel malvarmeta kaj elpuriga graco
Antaŭ mi eksciis, kio trafis min, kara
Vi fluis tra miaj vejnoj
Mi dependas de vi
Alkroĉita al via amo
Kiel al fortega drogo
Da kiu neniam estas sufiĉe al mi
Perdita en viaj okuloj
Dronas mi en blueco
Nekontrolebla
Kion mi povas fari?
Mi dependas de vi
Kiam meznokto enbloviĝas tra la fenestro
Kaj dancas ĉirkaŭ la ĉambro
Hipnotigas min ĝi
Min narkotas la parfumo
Mi ne povus vivi sen vi nun
Ho, mi scias, ke mi freneziĝus
Mi ne persistus unu nokton sole, kara
Mi ne tolerus la doloron
Mi dependas de vi
Alkroĉita al via amo
Kiel al fortega drogo
Da kiu neniam estas sufiĉe al mi
Perdita en viaj okuloj
Dronas mi en blueco
Nekontrolebla
Kion mi povas fari?
Mi dependas de vi
Kion mi povas fari?
Mi dependas de vi
- Artist:Avicii
- Album:True (2013)