El Pueblo Unido Jamás Será Vencido [Esperanto translation]
El Pueblo Unido Jamás Será Vencido [Esperanto translation]
El pŭeblo unido ĥamas' sera' vensido
El pŭeblo unido ĥamas' sera' vensido
Ekstaru, kantu
vi pri la triumf'
Elmarŝas jam
la flag' de unuec'
Kaj venos vi
kaj marŝos apud mi
Kaj niaj kantoj
kaj la flagoj estos nova flor'
La lum'
de ruĝa helaŭror'
Heroldas pri
alven' de nova viv'
Popolo, marŝu
antaŭen al triumf'
Sen dubo venos
pli bono en estont'
Por la akir'
de vera la feliĉ'
Kaj en brueg'
mil voĉoj batalpretaj levas sin
Per kanto
pri la liberec'
Kaj venkas jam
patrujo pro decid'
Popolo, ĝi nune
sin levas batale
Per voĉo giganta
“antaŭen!” krianta
El pŭeblo unido ĥamas' sera' vensido
El pŭeblo unido ĥamas' sera' vensido..
Patrujo strebas
al popol-kunec'
De nord' al sud'
mobiliziĝas ĝi
Ekde minejoj
sunaj de la sal'
Ĝis arbaj aroj
en la sudo, kune al
Batalo kaj
libor' por l' evolu'
Proksimas nun
por ĝi estonta glor'
Ekstaru, kantu
vi pri la triumf'
Miloble homoj
petas pri la ver'
De ŝtalo jen
hardita batalrot'
Kun ili nin
alvenas la justeco kaj la bon'
Virin'
kun fajro kaj insist'
Apudas ŝi
ĉe brava laborist'
Popolo, ĝi nune
sin levas batale
Per voĉo giganta
“antaŭen!” krianta
El pŭeblo unido ĥamas' sera' vensido
El pŭeblo unido ĥamas' sera' vensido..
- Artist:Inti-Illimani