Fila la lana [Esperanto translation]

Songs   2025-12-08 14:02:06

Fila la lana [Esperanto translation]

En milito de Valŭa'

de Brian' la grafo mortis.

Ĉu li estis ulo brava

ni ne scias, ne jam certe.

Sed grafino forlasita

bedaŭrante lian morton

dum jarcentoj kaj jarmiloj

ŝi ploradis sian sorton.

Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;

kredu ankoraŭ ke li revenos.

Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro

paĝojn malfermu al sia doloro.

Jam centope kaj milope

nun revenas la arme'

al familioj ili alvenas

al la urb' kaj al sia ej'.

Sed grafino forlasita ne retrovos sian amon

kaj la koron ne varmigos

de l' kamen' la granda flamo.

Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;

kredu ankoraŭ ke li revenos.

Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro

paĝojn malfermu al sia doloro.

Kavaliro en batalo

vi ne konas malkuraĝon

estu akra via glavo

kaj fiera la vizaĝo.

Al sturmanta malamiko

estu trafa kontraŭstaro:

vin atendas malpacience

ŝi malantaŭ la remparo.

Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;

kredu ankoraŭ ke li revenos.

Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro

paĝojn malfermu al sia doloro.

Fabrizio De André more
  • country:Italy
  • Languages:Italian, Ligurian, Italian (Medieval), Sardinian (northern dialects)+5 more, Neapolitan, Romani, Sardo-corsican (Gallurese), Sardinian (southern dialects), Spanish
  • Genre:Singer-songwriter
  • Official site:http://www.fondazionedeandre.it/index.html
  • Wiki:https://it.wikipedia.org/wiki/Fabrizio_De_Andr%C3%A9
Fabrizio De André Lyrics more
Fabrizio De André Featuring Lyrics more
Fabrizio De André Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Artists
Songs