Франсуа [Fransua] [Esperanto translation]

Songs   2025-12-08 23:16:07

Франсуа [Fransua] [Esperanto translation]

Hodiaŭ ĉio ne estas sama, kiel estis,

Hodiaŭ estas via aeroplano al Parizo.

Al sudo flugas la varmo,

Kaj vi ankoraŭ staras apude.

Minuto pasas, kaj nin dividas

La blueco de solaj nubetoj.

Mi ĉiam pensadas pri vi:

Vi estas en la ĉielo, vi nun estas sola.

François, François, revenu al Ukrainujo,

François, François, vi estas ununura por mi.

François, François, mi skribas forajn leterojn.

François, François, cikonioj portadas ilin al vi.

En hejma Francujo, pluvo rememorigu

Miajn larmojn.

Mi ankaŭ pensadas pri vi,

Ni estas apudaj en ĉiu sonĝo.

Vi skribas, ke neniam dum via vivo

Vi ne amis iun ajn tiel, kiel min.

Kaj mi, en ĉiu letero al vi,

Skribas nur unu aĵon:

François, François, revenu al Ukrainujo,

François, François, vi estas ununura por mi.

François, François, mi skribas forajn leterojn.

François, François, cikonioj portadas ilin al vi.

Irina Bilyk more
  • country:Ukraine
  • Languages:Russian, Ukrainian, Polish
  • Genre:Pop
  • Official site:http://www.irynabilyk.com
  • Wiki:http://en.wikipedia.org/wiki/Iryna_Bilyk
Irina Bilyk Lyrics more
Irina Bilyk Featuring Lyrics more
Irina Bilyk Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Artists
Songs