Gli amanti di Roma [Esperanto translation]

Songs   2024-09-28 10:19:33

Gli amanti di Roma [Esperanto translation]

Sur la pontoj de Romo, la geamantoj estas multnombraj,

Sed kiom da ili? Neniu scias...

Kaj ili babilas, kaj ridas,

Ili ridas, kaj intertuŝas,

Kaj ili rigardas la akvon preterflui.

Tie ili restas, kia ajn la vetero,

Pri la vetero, ili fajfas...

La geamantoj de Romo estas multnombraj,

Sed kiom da ili? Neniu scias.

Sur la pontoj de Romo, la geamantoj, nokte

Diras la veron unuj al la aliaj,

Kaj ili parolas, kaj ili ploras,

Ili ploras kaj intertuŝas,

Dum preterfluas la akvo.

Kaj leviĝinte la suno,

Ili perdiĝas en la urbo,

Kaj ili plenigas la stratojn,

Ĉar en Romo, la geamantoj

Estas multnombraj, kiel ni scias.

Kaj leviĝinte la suno,

Ili perdiĝas en la urbo,

Kaj ili plenigas la stratojn,

Ĉar en Romo, la geamantoj

Estas multnombraj

Sed kiom da ili? Kiu scias?

Gianmaria Testa more
  • country:Italy
  • Languages:Italian, French, Neapolitan, Piedmontese
  • Genre:Singer-songwriter
  • Official site:http://www.gianmariatesta.com/
  • Wiki:
Gianmaria Testa Lyrics more
Gianmaria Testa Featuring Lyrics more
Gianmaria Testa Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Artists
Songs