Le déserteur [Esperanto translation]

Songs   2024-10-01 10:23:03

Le déserteur [Esperanto translation]

Sinjoro prezidento

Mi skribas al vi leteron

Kiun vi eble legos

Se vi havos tempon

Mi ĵus ricevis

Armeajn paperojn

Por foriri al milito

Antaŭ merkrede vespere

Sinjoro prezidento

Mi ne volas fari ĝin

Mi ne estas sur Tero

Por mortigi kompatindulojn

Mi ne volas kolerigi vin

Mi devas diri al vi

Mi faris mian decidon

Mi iras dizerti

Ekde kiam mi naskiĝis

Mi vidis mian patron morti

Mi vidis miajn fratojn foriri

Kaj miajn infanojn plori

Mia patrino tiom suferis

Ke ŝi estas en sia tombo

Kaj fajfas pri bomboj

Kaj fajfas pri vermoj

Kiam mi estis malliberulo

On ŝtelis mian edzinon

Oni ŝtelis mian animon

Kaj mian tutan karan pasintecon

Morgaŭ frumatene

Mi fermos mian pordon

Antaŭ la mortaj jaroj

Mi iros laŭ la vojoj

Mi vivtenos min per almozo

Sur la vojoj de Francio

De Bretonio, en Provenco

Kaj mi diros al homoj

Rifuzu obei

Rifuzu fari ĝin

Ne iru al milito

Rifuzu foriri

Se necesas doni sangon

Iru doni vian

Vi estas bona apostolo1

Sinjoro prezidento

Se vi postkuros min

Sciigu al viaj ĝendarmoj

Ke mi ne havos armilojn

Kaj ke ili povos pafi

1. “Esti bona apostolo” estas franca esprimo, kiu signifas “ŝajnigi esti bonulo”.

Boris Vian more
  • country:France
  • Languages:French
  • Genre:Jazz, Singer-songwriter
  • Official site:http://www.borisvian.org/
  • Wiki:http://fr.wikipedia.org/wiki/Boris_Vian
Boris Vian Lyrics more
Boris Vian Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Artists
Songs