Mama [Esperanto translation]
Mama [Esperanto translation]
Panjo, inferen iros ni
Panjo, inferen iros ni
Skribante ĉi tiun leteron
Bondeziras al vi mi
Panjo, infernen iros ni
Ho, nu,
Panjo, mortos ĉiuj ni
Ho, panjo, ja mortos ĉiuj ni
Ne plu demandu min demandojn
Mi malamus vin vidi plori
Panjo, ja mortos ĉiuj ni
Kaj kiam iras ni imputu ne nin
La fajron lasas ni nur bani nin
Ho, tiel famaj vi igis nin
Neniam ni lasos vin iri
Kaj irante ne revenu al mi, mia am'
Panjo, ni plenas je mensogoj
Panjo, ni estiĝis por la muŝoj
Kaj konstruiĝas nun ĉerko laŭ viaj dimensioj
Panjo, ni plenas je mensogoj
Nu, panjo, kion al miaj gamboj kaj lang' faris milit'
Vi estu naskinta bebfilinon
Mi devis esti bona fil'
Se vi dorlotus l' infektaĵon ili tuj amputus ĝin
Vi devis esti, mi povis esti bona fil'
Kaj kiam iras ni imputu ne nin
La fajron lasas ni nur bani nin
Ho, tiel famaj vi igis nin
Neniam ni lasos vin iri
Ŝi diris "Mia fil' ne estas vi
Pro kion faris vi, ili trovos por vi
Lokon kaj nur atentu vi
Viajn morojn kiam iras vi
Kaj irante ne revenu al mi, mia am'!
Jes ja!
Panjo, inferen ni iros
Panjo, inferen ni iros
Sufiĉe plaĉe tie estos
Krom ke malbonodoros
Panjo, inferen ni iros
Du, tri, kvar!
Panjo, panjo, panjo
Panjo, panjo, panjo
Kaj se vi min nomus via kara
Eble kantus mi kanton por vi
Sed pro la historiaĉ' de mi kun ĉi-pafilaĉ'
Dume aŭdiĝos nur via plorad'
Jes, tamen damnitos ni
Tra riĉec' kaj flam' falos ni
Kaj se vi diri povos, ke mi la vojon montros
Por reveni de l' cindro kiun vokas vi
Ni ĉiuj daŭrigos
Dum la soldatkamaradoj irintos
Do tostu baldaŭ, ĉar ni mortos morgaŭ
Kaj revenos de l' cindro kiun vokas vi
- Artist:My Chemical Romance
- Album:The Black Parade (2006)