Mi sento bene [Esperanto translation]

Songs   2025-12-14 13:02:54

Mi sento bene [Esperanto translation]

Kredi je la eterneco estas malfacile,

nur ne pripensu plu kaj vivu la vivon.

Demandi sin kio estas la senco estas senutile,

se ĉio tio iam finiĝos.

Serĉi sencon en tiu sensencaĵo

estas nur la plej stulta frenezeco.

Se mi ne pripensas plu, mi sentas min bone.

Mi spektas televidserion kaj mi sentas min bone.

Mi legas ĵurnalon, mi kuŝas ĉe la maro

kaj mi prenas mian vivon kiel ĝi venas.

Se mi ne pripensas plu, mi sentas min bone.

Kio okazos

al la tiomaj amĵuroj,

al ĉiuj miaj bedaŭroj,

al la amo kaj al la krueleco?

Kio okazos

al la kompatindaj revoj intimaj,

al la grandaj amoj perditaj,

kiam tiu tempo finiĝos?

Se mi ne pripensas plu, mi sentas min bone.

Mi vekiĝas frue lundon kaj mi sentas min bone.

La plenaj stratoj dum Kristnasko,

eble estas nenio speciale,

sed ĉio tio igas min farti bone.

Se mi ne pripensas plu, mi sentas min bone.

Se mi parolas je la telefono kun vi, mi sentas min bone.

La kisoj dumvoje, la retoŝtrumpoj,

la vespermanĝaj invitoj por amori,

senti min bela igas min farti bone.

Kio okazos

al la posttagmezoj ĉe la rivero, kiam mi estis infano,

al la okuloj de mia patrino,

kiam tiu tempo finiĝos?

Se mi ne pripensas plu, mi sentas min bone.

Se mi faras kion mi volas, mi sentas min bone.

Ni dancu tangon sub la falanta neĝo,

mi pensas pri nenio kaj ĉio estas mia.

Kaj ju malpli mi pensas, des pli bone mi min sentas.

Kaj ne pensi plu kion diri,

senti min libera kiel la infanoj,

resti nuda, malzorgiĝi

kaj ne timi maljuniĝi,

karesi ĉion kaj farti bone.

Eble tio entute estas mia vivo,

preskaŭ elementa, simpla.

Ridi ne estas malfacile,

se vi prenas la bonon el ĉiu tago

kaj ĉiam amas sindone.

Nun mi volas vivi tiel ĉi.

Arisa (Italy) more
  • country:Italy
  • Languages:Italian, Neapolitan, English, Spanish
  • Genre:Pop
  • Official site:http://www.arisamusic.com
  • Wiki:http://it.wikipedia.org/wiki/Arisa
Arisa (Italy) Lyrics more
Arisa (Italy) Featuring Lyrics more
Arisa (Italy) Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Artists
Songs