Pobre Juan [Esperanto translation]
Pobre Juan [Esperanto translation]
Juan ekiris piede norden
Celante dignan vivon
Trairante Meksikion, trans valoj kaj montoj
Marŝis Juan, je fido plena
La kialo estas, ke Juan volis edzinigi
Al María, ĉar ŝi gravediĝis
Sed li estis tute senmona
Havis eĉ ne unu groŝon
Sed kun firma decido marŝis Juan
Kiam li alvenis al la landlimo, tute malsata
Li kontaktis la plej bonan el la kojotoj
Kaj ĉion al li rakontis:
Vidu, mi volas transiri, kaj atingi
San-Diegon aŭ Ŝikagon
Diru kion mi faru
Kaj kiom mi pagu
Juan neniam revenis
Ĉe la landlimo li restis
Povra Juan
Aŭ la limgardistoj mortigis lin
Aŭ la dezerto lin sepultis
Povra Juan, ho
Juan al kojoto montris foton de María
Kun kiu li volis edziĝi
Li promesis al Juan, ke revene
Li havos propran hejmon
Sed la kojoto perfidis al Juan
Ĵetis lin al forgeso
Tri kuglojn mortevundis lin
Povra Juan
Li neniam revenis
Ne, ho
Juan neniam revenis
Ĉe la landlimo li restis
Povra Juan
Aŭ la limgardistoj mortigis lin
Aŭ la dezerto lin sepultis
Povra Juan, ho
Kaj María iris serĉi lin
Ŝi neniam lin trovis
Kaj malaperis, ho
- Artist:Maná