Sanktan Nokton lyrics
Songs
2025-03-30 16:27:46
Sanktan Nokton lyrics
Paca nokt', sankta nokt',
Brila lum' sur la mont';
Jen la Infano kun ama Patrin';
Dolĉe Ŝi flustras lulante Lin,
"Dormu en ĉiela trankvil',
Dormu en ĉiela trankvil'."
Paca nokt', sankta nokt',
Tremas ŝafistoj pro la vid';
Gloro fluas en fora ĉiel';
"Haleluj'" kantas ĉiu anĝel'
, "Venis Kris', la Savanto,
Venis sanktega hel'!"
Paca nokt', sankta nokt',
Dia fil', pura bril';
Am' radias de sankta mien';
Jen tagiĝ' de savanta ben'
Pro naskiĝ' de l' Sinjoro,
Pro naskiĝ' de l' Sinjor'.
- Artist:Christmas Carols