Sans la nommer [Esperanto translation]

  2024-07-01 11:57:58

Sans la nommer [Esperanto translation]

Emas mi, nur per alud’,

priskribi ŝin :

Jen amata sed malprud-

-a flirtulin’,

Ja plej brila vivoplen-

-a sunoperl’,

kiu kantas sen atent’

al moka merl’.

[Rekantaĵo:]

Sed por ŝi jen streĉa skurĝ’,

pro molesto jen la ruĝ’,

sekve ŝi al ĉiu pik’

tuj respondas per la strik’ ;

Sed por ŝi jen nigra kaĝ’,

pro perfido, malkuraĝ’,

tamen logas ŝi re jam,

igas sekvi ŝin pro am’

ĝis la fin’, ĝis la fin’.

Emas mi, nu, per alud’,

omaĝi ŝin ;

maja flor’ aŭ verda frukt’

sen ia ŝirm’,

plant’ sovaĝa kun profund-

-a firm-radik’,

kiu kreskas ajnagrund-

-e ; migra tig’.

[Rekantaĵo]

Emas mi, nur per alud’,

priskribi ŝin :

malam’, am’, ne estas lud’

ŝia destin’,

Kaj se ŝia nomo grav-

-as por la sci’,

Ĝin mi donas, eĉ kun rav’ :

Revo-Luci’ !

[Rekantaĵo]

Georges Moustaki more
  • country:France
  • Languages:French, Spanish, Hebrew, Italian
  • Genre:Singer-songwriter
  • Official site:http://www.themisathena.info/music/moustaki.html
  • Wiki:https://fr.wikipedia.org/wiki/Georges_Moustaki
Georges Moustaki Lyrics more
Georges Moustaki Featuring Lyrics more
Georges Moustaki Also Performed Pyrics more
Excellent recommendation
Popular