Σερενάτα [Serenata] [Esperanto translation]

Songs   2024-10-05 20:15:57

Σερενάτα [Serenata] [Esperanto translation]

Kvazaŭ ŝerce ni adiaŭis

mi prenis la diskoturnilon, kaj vi, la fridujon

vi prenis la littukojn, kaj mi, la begonion

kaj de nia disiĝo, tri jaroj pasis

Mi ne volas revidi vin

kara, ni ĉion fuŝis

mi nur volas diri al vi

ke lastanokte la katino naskis idojn

Ĝi havis filojn, du tigrostriajn katidojn

kiujn ŝi lasis sur la kaheloj de la kuirejo

komence, ili ŝajnis tre feblaj, la povruloj

kaj unu el ili mi nomis Panaĝiotis, kiel vi

Mi ne volas revidi vin

Kara, ni ĉion fuŝis

mi nur volas diri al vi

ke lastanokte la katino naskis idojn

Mi ne scias, kie vi estas, kaj ĉu vi memoras

diri al la katino: “Ne timu, Serenata

vi estos mia katino la tutan vivon

neniam mi donos mian animon al alia katino"

Mi ne volas revidi vin

kara, ni ĉion fuŝis

mi nur volas diri al vi

ke lastanokte la katino naskis idojn

En la komodo ŝi iĝis patrino

lasis siajn du idojn ĉi tie

kaj forlasis min por iri al vi

diru, kion mi povas fari, ankaŭ mi estas perdita

Malbonas la novaĵoj por Serenata

Kiun vi antaŭe nutris per marinitaj

nun vi fajfas pri kie ŝi pasigas la vintron

aŭ se vundis ĝin iu kamikazo

Mi ne volas revidi vin

kara, ni ĉion fuŝis

mi nur volas diri al vi

ke ĉi-nokte la katino naskis idojn

Amo mia, adiaŭ, finiĝis la ŝerco

Ĉi-matene, mi iris aĉeti fridujon

trovu aliajn pladojn, trovu alian katinon

sed foje memoru al Serenata

Mi ne volas revidi vin

kara, ni ĉion fuŝis

mi nur volas diri al vi

ke ĉi-nokte ni ambaŭ perdis la katinon.

Arleta more
  • country:Greece
  • Languages:Greek
  • Genre:New Wave, Singer-songwriter
  • Official site:
  • Wiki:https://el.wikipedia.org/wiki/Αρλέτα
Arleta Lyrics more
Arleta Featuring Lyrics more
Arleta Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Artists
Songs