Tous les garçons et les filles [Esperanto translation]

Songs   2024-09-28 06:20:30

Tous les garçons et les filles [Esperanto translation]

Ĉiuj knaboj kaj knabinoj de mia aĝo

Promenas surstrate duope

Ĉiuj knaboj kaj knabinoj de mia aĝo

Bone scias, kio estas feliĉo

Kaj okulojn en okuloj, manon en mano

Ili iras, amantaj, sen timo al la morgaŭo

Sed mi iras sola en la stratoj, kun perdita animo

Sed mi iras sola, ĉar neniu amas min

Miaj tagoj, same kiel miaj noktoj

Estas tute samaj

Sen ĝojo kaj plenaj je enuo

Neniu flustras “Mi amas vin” al mia orelo

Ĉiuj knaboj kaj knabinoj de mia aĝo

Kune faras planojn por la estonteco

Ĉiuj knaboj kaj knabinoj de mia aĝo

Tre bone scias, kion signifas ami

Kaj okulojn en okuloj, manon en mano

Ili iras, amantaj, sen timo al la morgaŭo

Sed mi iras sola en la stratoj, kun perdita animo

Sed mi iras sola, ĉar neniu amas min

Miaj tagoj, same kiel miaj noktoj

Estas tute samaj

Sen ĝojo kaj plenaj je enuo

Kiam por mi brilos la suno?

Kiel la knaboj kaj knabinoj de mia aĝo

Ĉu mi baldaŭ scios, kio estas amo?

Kiel la knaboj kaj knabinoj de mia aĝo

Mi demandas min, kiam venos la tago

Kiam, okulojn en liaj okuloj, manon en lia mano

Mi havos feliĉan koron, sen timo al la morgaŭo

La tago, kiam mi tute ne plu estos perdita animo

La tago, kiam ankaŭ mi havos iun, kiu amas min

Françoise Hardy more
  • country:France
  • Languages:French, English, German, Italian, Spanish
  • Genre:Pop, Singer-songwriter
  • Official site:http://www.francoise-hardy.com/
  • Wiki:https://fr.wikipedia.org/wiki/Françoise_Hardy
Françoise Hardy Lyrics more
Françoise Hardy Featuring Lyrics more
Françoise Hardy Also Performed Pyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Artists
Songs