Ostatni Most [Esperanto translation]

Songs   2024-07-04 15:50:58

Ostatni Most [Esperanto translation]

(Ho, ho, ho, ho)

Daŭre vi ne volas ŝanĝojn

Malordo en la kapo, propra timo

Mi volas vin haltigi, mi ne scias kiel (kiel)

Fremda vi, fremda mi

Malbona tempo

La varmo de viaj manoj

Fuĝas ien, forfluas el tie ĉi

Mi sentas, ke mi perdas firman grundon (grundon)

Fremda vi, fremda mi

Ĉiutage mi atendas signon

Antaŭ ol vi forbruligos nian lastan ponton, diru al mi

(Hej!)

Kion havas ŝi, kion mi ne povus doni al vi

(Ho, ho, ho, ho)

Ĉar vi komencis ŝtormon, nun kun ĝi rikoltu la venton1

(Hej!)

Ŝi fakte konas vin ja pli bone ol mi

Senfortigita

Mi komencas klopodi, dum vi

Antaŭ longe fermis malantaŭ mi la pordon (pordon)

Sen ebleco reveni al tiuj tagoj

Kun apatia vido

Rigardetanta dum kurado ĉiunokte

Mi komencas batali por nia sorto (sorto)

Perdiĝas vi, perdiĝas mi

Ĉiutage ni perdas forton

Antaŭ ol vi forbruligos nian lastan ponton, diru al mi

(Hej!)

Kion havas ŝi, kion mi ne povus doni al vi

(Ho, ho, ho, ho)

Ĉar vi komencis ŝtormon, nun kun ĝi rikoltu la venton1

(Hej!)

Ŝi fakte konas vin ja pli bone ol mi

(Ho, ho, ho, ho)

(Hej!)

Antaŭ ol vi forbruligos nian lastan ponton, diru al mi

(Hej!)

Kion havas ŝi, kion mi ne povus doni al vi

(Ho, ho, ho, ho)

Antaŭ ol vi forbruligos nian lastan ponton, diru al mi

(Hej!)

Kion havas ŝi, kion mi ne povus doni al vi

(Ho, ho, ho, ho)

Ĉar vi komencis ŝtormon, nun kun ĝi rikoltu la venton1

(Hej!)

Ŝi fakte konas vin ja pli bone ol mi

(Hej)

(Ho, ho, ho, ho)

1. a. b. c. Referenco al Biblio: "Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon" (Hoŝea 8:7).

Lanberry more
  • country:Poland
  • Languages:Polish, English
  • Genre:Pop
  • Official site:https://www.facebook.com/LanberryMusic
  • Wiki:https://pl.wikipedia.org/wiki/Lanberry
Lanberry Lyrics more
Lanberry Featuring Lyrics more
Excellent Songs recommendation
Popular Songs
Artists
Songs